Trigliceridoj estas la plej granda grupo de lipidoj, kiuj konsistas el la esteroj de glicerino kun tri grasacido. (en mallarĝa senco oni nomas triglicerido nur la solidstatajn grasacidajn glicerinesterojn (ĉe plantoj oni nomas ofte pri plantaj oleoj).
понедельник, 26 декабря 2016 г.
пятница, 16 декабря 2016 г.
0: List of Bookmarking Sites Powered by Pligg
0: List of Bookmarking Sites Powered by Pligg: Despite that at the end of this post you will find a filtered and somehow manually edited list of Pligg-based social bookmarking sites, ...
вторник, 23 августа 2016 г.
суббота, 6 августа 2016 г.
Marvin Harris
Proteino[1] estas la komuna nomo de certaj substancoj el la organika kemio. Proteinoj estas nemalhaveblaj komponantoj de ĉiuj vivantaĵoj, inkluzive de la plej simplaj formoj de vivo, kiel bakterioj, algoj, kaj aliaj mikroorganismoj. Ili devas ĉeesti en la nutraĵo de ĉiuj animaloj (bestoj kaj homoj) por sintezi histojn, enzimojn, iujn hormonojn, kaj kelkajn sango-komponantojn. Aldone al tio, ili uziĝas en la subtenado kaj riparo de ekzistantaj histoj kaj kiel fonto de energio por la korpo.
Konsumo estas la iompostioma detruo, neniigo aŭ perdigo de iaj substancoj aŭ aĵoj. La kvanto de aĵoj malpligrandiĝas, ĝi estas uzata aŭ konsumata.
En ekologio, la termino predado priskribas biologian interagadon kie predanto (ĉasanta organismo) manĝas sian predon (atakita organismo).[1] Predantoj povas aŭ povas ne mortigi sian predon antaŭ manĝi ĝin, sed la ago predi ĉiam rezultas en morto de sia predo kaj eventuala absorbo de histo de predo tra konsumo.[2] La alia ĉefa kategorio de konsumo estas detritovoro, nome la konsumo de mortinta organisma materialo (detrito). Foje malfacilas separi ambaŭ manĝokutimojn[1], ekzemple kie parazitaj specioj predas gastan organismon kaj tiam demetas ovojn sur ĝi por ke sia idaro manĝu la putriĝintan k
Herbovorulo, herbovoro aŭ herbomanĝanto estas animalo kiu estas adaptita manĝi plantojn.
Karnomanĝuloj estas biologia ordo, kiu inkluzivas pli ol 260 placentulajn mamulojn. Kvankam la giganta pando estas herbomanĝa, preskaŭ ĉiuj aliaj ĉefe manĝas viandon. Karnovoruloj havas specifan krani-formon, kaj ilia dentaro inkluzivas grandajn kojnodentojn kaj karnasidentojn.
Manĝado aŭ sinnutrado estas la procezo, dum kiu organismoj konsumas nutraĵojn por sano kaj vivo. Pli specife, ĝi ankaŭ estas fako de sanscienco kaj kuirarto, kiu studas homajn nutrajn mankojn kaj bezonojn, kaj kiel certaj manĝaĵoj povas esti sanaj aŭ malsanaj.
Maizo (Zea mays ssp. mays) estas grava cerealo, unue malsovaĝigita en Mezameriko, kaj nun plantata en pluraj regionoj de la mondo. Ĝi estas tre diversa kaj nutre altkvalita manĝaĵo, kaj povas interalie esti muelata al faruno, manĝata kiel legomo, uzata kiel nutraĵo por viandobestoj.
Claude LÉVI-STRAUSS (naskiĝinte je la 28-a de novembro 1908 en Bruselo[1], mortinta la 30-an de oktobro 2009[2] en Parizo) estis franca antropologo, etnologo kaj filozofo. Honora Profesoro en Collège de France, ano de la Franca Akademio li famiĝis kiel unu el la fondintoj de strukturismo.
Ekonomio (de la greka: οἶκος, "domo"; - νέμoμαι, "administrado") estas sistema kaj ŝparema ordo en mastrumado aŭ administrado de domo, bieno, institucio, regno. Ĝin studas la ekonomiko kiu estas la scienco pri homaj komercaj rilatoj. Ĝi estas grava branĉo de homscienco kaj havas multajn branĉojn.
Marvin Harris (Brooklyn 18-an de aŭgusto 1927 -Gainesville (Florido) 25-an de oktobro 2001) estis antropologo usona konata pro la kreado kaj ĉefrolulo en la kultura materialismo, teoria tendenco kiu intencas ekspliki la diferencojn kaj similaĵojn sociokulturajn kiuj prioritatigas la materiajn kondiĉojn de la homa ekzisto.
Kadavromanĝanto
Aldomigi aŭ hejmigi sovaĝajn bestojn signifas ilin alkutimigi al vivado en kaptiteco por bredo kaj uzado fare de homoj.
Viandindustrio estas tipo de nutrindustrio kiu okupiĝas pri produktado, procezado kaj distribuado de viando de animaloj al la konsumejoj.[1] Tiuj ejoj estas ĉefe grandaj merkatoj de urboj. La produktado restas sub respondeco de la bestobredado/ĉasado el kio buĉado de gregoj estas la unua paŝo de la produktoĉeno de la Viandindustrio.
La Nutraĵa industrio estas la parto de la Industrio kiu dediĉas sin al la prilaborado, transformado, preparado, konservado kaj enpakado de la nutraĵoj por homa kaj bestas konsumo. La krudaj materialoj de tiu industrio konsistas el la produktoj de vegetala deveno (Agrikulturo), animala (Brutobredado) kaj funga, ĉefe. La progreso de tiu industrio gravas aktuale por tio, ke de ĝi dependas la ĉiutaga nutrado, kaj pligrandigas la nombron de eblaj nutraĵoj disponeblaj en la dieto. La pligrandigo de produktado venis kune kun progresa klopodo por kontrolado de la higieno kaj de prinutraj leĝoj de la
Kaproj povas troviĝi en sovaĝeco, sed plej ofte, ili estas bredataj. Ilia bredado estas malnova (almenaŭ ekde la 8-a jarcento a.K..) Malgrandegaj kaproj estas ankaŭ bredataj kiel dombestoj.
Luksa varo estas ekonomika varo, preter kiu demandado ascendas pli rapide ol adekvate kreskanta salajro. Luksa varo havas do salajran elastecon de la demandado: ju pli oni estas riĉa, des pli multe da luksa varo oni aĉetas. Sed tio ankaŭ signifas, ke se oni malaltigos la salajron, abrupte malpliiĝos ankaŭ la demandadon pri luksa varo.
Planto estas kreskaĵo (aŭ vegetaĵo) plurĉela, produktanta nutraĵon per fotosintezo (ĝenerale). Al la plantoj apartenas interalie arboj, herboj, arbustoj, grimpoplantoj, filikoj, muskoj kaj verdaj algoj. Oni konas nun inter 250 000 kaj 300 000 plantajn speciojn. La plantoj estas regno en la domajno de eŭkariotoj. La plantoj estas parto inter la kreskaĵoj.
Bestoj estas organismoj kiuj kutime konsistas el pli ol unu ĉelo (multĉelulo), kies ĉeloj estas eŭkariotaj (kun vera nukleo), kaj kiuj malsame ol plantoj ne posedas celulozajn ĉelmurojn nek la eblon fari fotosintezon (ne havas kloroplastojn). Ili karakteras pro disvolvigo per embrio, kiu trapasas fazon de blastulo kaj determinas fiksan korpan planon (kvankam multaj specioj povas suferi poste metamorfozojn). La animaloj formas naturan grupon tre ligitan kun la fungoj. Animaloj estas unu el kvar regnoj de la domajno Eŭkariotoj, kaj al ĝi apertenas ankaŭ la homa estaĵo (vidu sube). Anstataŭ elti
Entomofagio (kiel neologismo el la greka ἔντομος [éntomos], ‘insekto’, kaj φᾰγεῖν [făgein], ‘manĝi’) aŭ insektomanĝado estas la manĝo de insektoj aŭ araneidoj, aŭ artropodoj ĝenerale, kiel manĝado kaj por homoj kaj por animaloj, manĝokutimo tre disvatigita en kelkaj kulturoj de la Tero: Afriko, Ameriko, Azio kaj Aŭstralio; tamen, en kelkaj aliaj ĝi estas malmulte komuna aŭ konsiderata tabuo. La entomofagio estas studcelo kaj fako de la etnentomologio.
Kadavromanĝo aŭ nekrofagio estas karnovora manĝokutimo en kiu predanto manĝas kadavraĵon aŭ pli precize bestokadavraĵon (se temas pri bestoj) kiuj ne estis mortigitaj de la predanto mem aŭ de aliaj ekzempleroj de ĝis specio. Kadavromanĝantoj ludas gravan rolon en diversaj ekosistemoj per kontribuo al putrado de restaĵoj de mortintaj animaloj. Saprotrofoj kompletigas tiun procezon, per konsumo de la restaĵoj lasitaj de la kadavromanĝantoj.
Dieto havas plurajn signifojn en Esperanto: Dieto (asembleo) Dieto (nutrado) Dietado (perdopezo) Di-eto, malgranda Dio
Подписаться на:
Сообщения (Atom)